Kazo-bazita konkludado

La kazobazita konkludado (angle case-based reasoning CBR, france raisonnement par cas, hispane Razonamiento basado en casos germane Fallbasiertes Schließen) estas maŝina lernmetodo por problemsolvado per analoga konkludado. La centra elemento en CBR-sistemo estas tiel nomata kazobazo (Falldatenbank, case memory), en kiu jam solvitaj problemoj estas stokitaj kiel kazo. Tia kazo konsistas minimume el priskribo de la problemo kaj konektita problemsolvo. La celo estas, uzi la solvon de simila kaj antaŭe jam solvita problemo por solvo de nova problemo. Per tio oni imitas homan konduton: metita antaŭ novan problemon la homo memoras ofte kompareblan situacion, kiun li travivis jam, kaj li provas, solvi la aktualan taskon simile.

Okaze oni ankaŭ parolas pri memorbazita konkludado.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy